Saltu al enhavo

David Heinrich Müller

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Heinrich Müller
David Heinrich Müller, 1866
David Heinrich Müller, 1866
Persona informo
David Heinrich Müller
Naskiĝo 6-an de julio 1846 (1846-07-06)
en Buĉaĉ
Morto 21-an de decembro 1912 (1912-12-21) (66-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
lingvisto
literatursciencisto
teologo
profesoro
orientalisto
man of letters (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ŝemidologio, judismo, historio de Judoj, romia juro, Halaĥo, hebrea lingvo kaj filologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Heinrich MÜLLER (naskiĝinta la 6-an de julio 1846 en Buĉaĉ, mortinta la 21-an de decembro 1912 en Vieno) estis aŭstra fakulo pri la ŝemida lingvaro profesorante ĉe la universitato de Vieno.

Estante filo de librovendisto li ricevis tradician edukadon hejme kaj frekventis gimnaziojn en Buĉaĉ kaj Ĉernivco. En 1867 iris li Vroclavon por iĝi rabeno. Ĉi planon li baldaŭ ŝanĝis enskribiĝante en 1869 en Vieno pri germanistiko, historio kaj filozofio. De la tria studjaro li tute dediĉis sin al la ŝemida filologio influate de Eduard Sachau. En 1873/74 restis li ĉe la universitato de Lepsiko por aŭskulti prelegojn de Heinrich Leberecht Fleischer kaj Ludolf Krehl. En 1874/75 studentis Müller je Strasburgo ĉe Theodor Nöldeke kaj Julius Eŭting. Doktoriĝo sukcesis en la 1875-a jaro; tuj poste li iris Berlinon. En 1876 li habilitiĝis Viene pri ŝemida filologio; la saman jaron li priesploris manuskriptojn en Londono kaj Oksfordo. En 1877, komisiite de "Gesellschaft zur Heraŭsgabe der Annalen des aṭ-Ṭabarī" li vojaĝis Istanbulon. Ĝis nomumiĝo je eksterorda profesoro (1880) li instruadis kiel privata docento ĉe la viena altlernejo la lingvojn hebrean, aramean, araban kaj etiopan. En 1885 li fariĝis orda profesoro; en 1900/01 li eĉ dekanis. Paralele li faris prelegojn pri la hebrea lingvo kaj biblia arĥeologio ĉe la Viene en 1893 fondita Juda Teologilernigejo. Li kunfondis la Instituton pri Orientalistiko (1886) kaj la periodaĵon "Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes" (1887). En 1898 li fariĝis orda membro de la Imperiestra Akademio de Sciencoj por kiu li gvidis en 1898/99 grandan ekspedicion en Suda Arabujo.

Post fokuso pri bibliaj studoj komence Müller pli kaj pli interesiĝis pri araba filologio (kp. la disertacion Das Kitâb-al-Farḳ von Alaṣmacî, Vieno 1875). Gravege por la kono de la antikva Arabujo estis la de li prizorgita eldono de Al-Hamdânî's Geographie der arabischen Halbinsel (1884-91). De tiam ĉefa intereso lia kuŝis pri Suda Arabujo. Ĉi-teme li publikigis serion da arĥeologiaj, geografiaj, epigrafiaj kaj lingvikaj laboraĵoj. Post la menciita tutaŭstruja ekspedicio al Suda Arabujo li esploradis pri la ĝis tiam apenaŭ konatan modernaj sudarabaj idiomoj (Die Mehri- und Soqoṭrisprache, tri volumoj, 1902–07; Mehri- und Ḥaḍrami-Texte. Gesammelt im Jahre 1902 in Gischin von Wilhelm Hein, 1909). Daŭre li malneglektis la komparan studon de la ŝemidaj lingvoj kaj biblirelatajn temojn (Die Propheten in ihrer ursprünglichen Form. Die Grundsätze der ursemitischen Poesie, erschlossen in Bibel, Keilinschriften und Koran und in ihren Wirkungen erkannt in den Chören der griechischen Tragödie, du volumoj, 1895). En 1903 tradukis li la jaron pli frue trovitan Kodon de Hamurabo en la biblihebrean lingvon kaj interpretis la rilatojn al la leĝaro de Torao (Die Gesetze Hammurabis und ihr Verhältnis zur mosaischen Gesetzgebung sowie zu den XII Tafeln, 1903); sed liaj interesaj kaj eĉ furoraj teorioj ne ĝuis aprobon fare de sciencistoj.

Müller ege influadis la sciencon pri la ŝemida lingvaro, antaŭ ĉio koncerne Sudan Arabujon; karakterize estis ankaŭ lia ege fruktodona instruado kaj liaj instigoj entrepreni studvojaĝojn. Tio estis inspira ekz. por Eduard Glaser kaj Alois Musil. Kvazaŭ ĉiuj aŭstraj fakuloj pri la ŝemida lingvaro (ekz. Max Bittner, Rudolf Geyer kaj Nikolaus Rhodokanakis) estis disĉiploj liaj.

  • 1901: titolo Hofrat
  • ordeno Leopold-Orden (Austrujo)
  • ordeno Kungliga Nordstjärneorden (Svedujo)

Aliaj verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Die Burgen und Schlösser Südarabiens nach d. Iklîl d. Hamdânî, 1879
  • Epigraphische Denkmäler aus Abessinien, 1894
  • Die Haggadah von Sarajevo. Eine spanisch-jüdische Bilderhandschrift des Mittelalters, 1898 (kune kun J. v. Schlosser)
  • Südarabische Altertümer im kunsthistorischen Hofmuseum, 1899
  • Die südarabische Expedition der kaiserlischen Akademie der Wissenschaften in Wien und der Demission des Grafn Carlo Landberg, 1899
  • Ezechiel-Studien, dua eldono, 1904
  • Die Bergpredigt im Licht der Strophentheorie, 1908

Procházka, Stephan: "Müller, David Heinrich Freiherr von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 354-355